Esperanto? Kio estas tio?


Esperanton proponis en 1887 d-ro L. L. Zamenhof, kuracisto vivanta en la okcidenta parto de la rusa imperio, kiel neutralan internacian lingvon. Li volis evoluigi kaj elprovi kun kolegoj facile lerneblan, regulan lingvon, por ke gi poste estu enkondukita kiel internacia dua lingvo por ciuj. Zamenhof konsideris neutralan lingvon, kiu apartenus samgrade al ciuj homoj, ne nur praktika afero, sed ankau kontribuo al konfliktmildigo kaj al paco. Unu atentindan trarompon Esperanto jam atingis : gi farigis transgeneracia vivanta lingvo, kiun dekmiloj en la tuta mondo regas. Kelkaj el ili aligis al asocioj. La UEA (Universala Esperanto-Asocio) havas membrojn en 114 landoj. La pli malgranda SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) havas c. 1000 membrojn. Gi estas renkontigejo de maldekstraj (cefe socialismaj, komunismaj, anarkiismaj kaj kontraunaciismaj), sindikate kaj ekologie aktivaj Esperanto-parolantoj. Esperanto konstante demonstras sian vivkapablon. Gi plenumas ankau multe da praktikaj servoj por siaj parolantoj.



Demokratia komunikado mondskale


La tutmonda dominado de nur kelkaj lingvoj bazigas esence sur la potenco de la statoj, kiuj uzas ilin. Membroj de neprivilegiitaj lingvokomunumoj komunikigas "deklivosupren" internacinivele – kiom ili entute regas unu au pli da hegemoniaj lingvoj. Tiuj, kiuj ne scias iun ajn "cefan" lingvon, estas plejparte ekskluditaj el la internacia komunikado.



La internacia uzado de nur kelkaj naciaj lingvoj distordas la kulturan intersangon kaj malekvilibrigas la fluon de informoj favore al la ekonomiaj, politikaj kaj opinigvidantaj elitoj de la lingve privilegiitaj landoj. Neutrala, pli facile lernebla lingvo povus krei pli da egaleco kaj ekvilibro.



Iuj fatalisme akceptas la lingvoproblemon, kaj iuj profitas de gi, car iliaj propraj konoj de fremdaj lingvoj estas kariere utilaj au prestigodonaj. Sed antau cio la regantaj klasoj de multaj landoj havas ciujn kialojn por konservi la aktualan situacion. Kongruas ja kun ilia intereso, ke la amaso de salajruloj kaj entute la plimulto de la logantaro restas unulingva au nur en limigita grado fremdlingve kapabla, car tiuj havas pro tio malpli da aliro al opinioj kaj informoj el aliaj landoj, kiuj ne trapasis la filtrilon de la enlandaj amaskomunikiloj, kiujn ili, la regantaj klasoj, dominas. Ankau la senpera intersango kun samsortanoj en aliaj landoj estas tiel malhelpata. "Tutmondigo de sube", ofte temigata koncepto en la lasta tempo kaj repliko al la senindulga kapitalisma tutmondigo de supre, povas esti praktikata nur de homoj, kiuj povas paroli unuj kun la aliaj.



Esperanto estas egalisma. Oni celas per gi ebligi, ke largaj tavoloj de la logantaro en ciuj landoj senpere komunikigu trans lingvajn kaj politikajn limojn. La angla, kiun multaj rigardas kiel la faktan mondan lingvon, ne sukcesas plenumi tion ec en la malgranda grupo de relative ricaj landoj kun elkonstruita lerneja sistemo. Kvankam la regpovo estas kaj provizore restos en la manoj de kontrauuloj de la generala enkonduko de Esperanto, la praktiko montras, ke Esperanto jam hodiau estas rimedo, per kiu iuj lingve malavantagitoj povas farigi dulingvaj, dum gi estas rimedo, per kiu ciuj povas partopreni egalecan komunikadon trans lingvolimojn.



Funkcianta lingvo


Esperanto estas lernebla en proksimume triono de la tempo, kiun oni bezonas por la plej ofte lernataj fremdaj lingvoj. La skribo estas fonetika (unu sono = unu litero) kaj la gramatiko estas tre regula. Gia sonsistemo respondas al la principo de internacieco. La parolata Esperanto sonas iom kiel la hispana au itala.



Esperanto estas aglutina lingvo, ce kiu ampleksaj partoj de la vortostoko estas kunmetataj el pli malgrandaj elementoj. Tiel reduktigas la nombro de aparte lernendaj leksikaj elementoj. La vortostoko respondas al la principo de kiel eble plej alta internacia konateco.



Lingvo tauga por ciuj celoj povas estigi nur en kolektiva procezo. De preskau 100 jaroj okazas kongresoj kaj renkontigoj, ce kiuj oni parolas Esperanton. Estas dekmiloj da libroj kaj kelkcent regule aperantaj, kvankam plej ofte malgrandaj gazetoj en Esperanto. Esperanto ofte igas la ciutaga familia lingvo ce paroj de diversetna deveno (kaj ties infanoj).



Esperanto evoluas same kiel aliaj lingvoj – per leksika pruntado kaj nomado de nocioj el jam ekzistantaj lingvaj rimedoj – sen perdi siajn relativajn simplecon kaj regulecon.



Kien estonte Esperanto?


La parolantaro estas stabila en Europo kaj forte kreskis dum la pasintaj jardekoj en kelkaj ekstereuropaj regionoj (Cinio, Irano, Afriko). Esperanto ricevis pli da agnosko ol generale konate, ec se tiu tre malproksimas de tio, kio necesus por tutmonde trapusi gin kiel duan lingvon por ciuj. Unesko en rezolucio de 1954 agnoskis kelkajn el la "per Esperanto atingitaj rezultoj sur la kampo de la internacia intersango kaj la proksimigo de la popoloj". De tiu tempo la Universala Esperanto-Asocio UEA kunlaboras kun aliaj neregistaraj organizajoj en diversaj laborgrupoj de Unesko. Tiu ec rekomendis en 1985 pli intense pritrakti la lingvoproblemon kaj Esperanton en lernejoj kaj altlernejoj de la statoj-membroj.



Kelkaj landoj allasas Esperanton kiel fakultativan lernejan fakon. La Universitato de Budapesto havas Esperanto-fakultaton, kaj aliaj universitatoj proponas kursojn en kaj pri Esperanto. Lokaj instancoj eldonas turismajn informilojn en Esperanto, kaj internaciaj elsendejoj en pluraj landoj dissendas ciutagajn au ciusemajnajn Esperanto-programojn per kurtaj ondoj au satelite.



La pli kaj pli densa reto de la mondskala komunikado, kune kun la kapitalisma tutmondigo, prezentas dum la tempopaso kreskantan defion al la laborista klaso – la defion konscie antauenigi la tutmondigon de sube. Esperanto bone taugas por provizi la unuan – plu etendeblan – fremdlingvan lerton. Gia uzanto-komunumo konsistigas medion, en kiu demandoj de lingva politiko estas konstante reflektataj. Tiumaniere Esperanto faras sian kontribuon al la necesa plibonigo de la lingva kulturo de la malpli privilegiitaj tavoloj de la socio. Senkonsidere la malcertecon de politika trapuso de Esperanto, la lingvo jam de jardekoj montras sin vivkapabla kaj por ciam novaj adeptoj alloga.



Multaj praktike utiligas Esperanton


Multaj havigis al si per Esperanto post modesta lernlaboro mondampleksajn kontaktojn. Kelkaj ekaktivas en organizajoj. La plimulto de Esperanto-parolantoj akcentas la praktikan aspekton pli ol la politikan : ili uzas siajn lingvosciojn dum vojagoj per kontaktigo kun geamikoj kaj havigo al si de novaj kontaktoj per unu el la adresaroj kiel la populara Pasporta Servo, kiu enhavas la adresojn de 1364 personoj el 89 landoj, kiuj pretas logigi vojagantajn au feriantajn Esperanto-parolantojn dum limigita tempo. Tutjare okazadas dekoj da internaciaj renkontigoj, konferencoj kaj libertempaj arangoj, kiuj ofte okupigas pri aktualaj socipolitikaj kaj kulturpolitikaj demandoj.